This article is from Progreso 1, marto 1908.

Kelkaj Tagordoj.

Inter la dokumentoj publikigitaj de diversaj societoj au grupoj esperantistaj, ni elektas la sekvantajn, kiuj karakterizas bone la du precipajn tendencojn, kiuj regas nun en la Esperantistaro.

SVISA ESPERANTA SOCIETO
Solothurn, 2an de Februaro 1908.

TAGORDO


pri la decidoj de la Delegitaro.

La Komitato de la Svisa Esperanta Societo, la Redaktoraro de la Svisa Espero, kaj la anoj de la Svisa Ekzamena Komitato, kunvenintaj en Solothurn, la 2an de Februaro, ekzameninte kaj atente diskutinte la decidon de la «Delegitaro por la elekto de lingvo internacia», unuanime deklaras ke:
1. La sola lingvo propagandata de la Svisa Esperanta Societo estas la lingvo Esperanto tia, kia ghi estas difinita per la tradicio kaj la ghisnuna verkaro.
2. La lingvo devas pliperfektighadi iom post iom lau la vojo montrita en la antauparolo de la Fundamento de Esperanto, kaj neniel per verkoj pure teoriaj au komitataj decidoj.

(Sekvas la nomoj de la subskribintoj).

Nu, tiu tagordo, kiu shajnas kontraua al la reformoj, estas reale tute favora al ili.

Unue, ghi konfesas, ke la lingvo devas «pliperfektighadi». Sed kiel povas okazi tiu «iom-post-ioma pliperfektighado (1)», se oni ne klare konstatas kaj difinas, unuflanke, la difektojn au mankojn de nuna Esperanto, kaj aliflanke la celon, kiun oni devas «iom-post-iom» realigi? Tiun idealan Esperanton ni proponas nun al la Esperantistoj, nenion plu!

Sed, oni diros, tiu «pliperfektighado» devas efektivighi lau la metodo montrita en l'Antauparolo de la Fundamento. Bone! sed, lau Dro ZAMENHOF mem, tiu Antauparolo «ne sole ne prezentas ian baron kontrau la evolucio de la lingvo, sed kontraue, ghi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis ech parte. Ghi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom ech shanghi la tutan lingvon ghis plena nerekonebleco.» Ghis plena nerekonebleco! Ne maltrankvilighu, karaj samideanoj: ni ne trouzos la grandegan liberecon, kiun la Majstro bonvole donas al ni. Sed se la Fundamento permesas shanghi la lingvon ghis plena nerekonebleco, tiam ghi nenion signifas, kaj la certigoj de fideleco al la Fundamento ankau signifas absolute nenion.

Tion ja sentis la redaktintoj de la tagordo, char ili difinas la lingvon, ne per la Fundamento, sed per la «tradicio» kaj per la «ghisnuna verkaro». Sed nenio malhelpas, ke ni shanghu la tradicion, au pli bone kreu alian tradicion, kaj alian verkaron, kiu difinos alian lingvon, kaj baldau la Esperantistoj povos elekti libere inter du tradicioj! Chu oni diros, ke nur la Zamenhofa tradicio estas la bona, kaj nur la «ghisnuna» verkaro estas leghdona? Sed kial limigi tiel severe la bazon de la tradicio? Chu de nun nenia verko povas plu esti klasika kaj modela? Tion neniu sagha homo povas aserti. Estas do permesita aldoni al tiu verkaro aliajn verkojn, kiuj povos «iom post iom» aliigi la «ghisnunan tradicion».

Fine, oni alskribas nenian autoritaton al la «teoriaj verkoj». Bone! Sed se la teorio kiu antauiras la praktikon estas netauga, la teorio kiu sekvas la praktikon kaj tiras lecionojn el ghi estas eble pli utila kaj valora; nu, tian teorion ni faris, kritikante Esperanton en ghia «ghisnuna» evolucio. Cetere, se oni malshatas la teorion, oni devas esti kontenta, ke ni praktikas «nian» lingvon. Aliflanke, oni akceptas neniajn «Komitatajn decidojn». Sed tiaokaze, por kio oni fondis la Lingvan Komitaton? Estas vera, ke ghi faris ghis nun nenian decidon, kaj nur kontraustaris per la inerta forto kaj la silento al chiuj proponoj kaj demandoj. Tio estas eble la propra kaj ghusta rolo, kiun ghiaj saghaj fondintoj alskribis al ghi. Sed kion pensas Dro ZAMENHOF pri tiuj malfidelaj anoj, kiuj volas obei nenian «komitatan decidon», dum li proklamas, ke la Lingva Komitato estas la sola autoritato pri la lingvo?

La du sekvantaj tagordoj estas rimarkindaj, char ili tre bone kaj komplete «antaumetas» (expozas, dirus Ido) la motivojn, pro kiuj la Esperantistoj devas akcepti la decidojn de nia Komitato au almenau atenti kaj ekzameni ilin bonvole kaj senpartie. Tio «senkulpigas» (exkuzas!) ilian longecon; cetere, ili bezonas nenian komentarion.

ESPERANTISTA SOCIETO
VERVIERS (Belgujo)

TAGORDO


pri la demando Esperanto-Delegacio.

La Komitato de la Esperantista Societo de Verviers, post plenaj ekzamenado kaj diskutado de chiuj dokumentoj pri la solvota demando,

Konsiderante ke Esperanto, en sia nuna formo, enhavas iajn difektojn kies konservado estus en la estonteco kauzo de difektigho de la lingvo, serioza motivo de malshato kompare kun la konkurantaj lingvoj kaj grava okazo de malunuigho che la adeptoj; ke la ekzistado de tiuj difektoj, kiujn precipe la disvolvighado de la lingvo igis videblaj, estis montrata, jam che la unuaj momentoj kaj pli ol unu fojon, de la Autoro mem de la lingvo, kies multaj provoj de reformado estis malebligata pro motivo de ghustatempeco; ke tiun ateston plifortigas multaj kaj kompetentaj Esperantistoj, kaj, lastatempe, la nediskutebla kompetenteco de la Komitato komisiita de la Delegacio;

Konsiderante ke nur la nuna momento, pro la agado de la Delegacio kaj la amplekso ankorau limigata de la movaod esperantista, montrighas kiel la sola ghustatempa momento; ke, cetere, la natura evolucio de la lingvo, kontraue ke ghi malgrandigus tiujn difektojn, ilin certe pligravigus, char la evolucio che la lingvistikaj demandoj, se ne ekzistas fortikaj kaj klaraj principoj, neniel starigas propra-movan emon al la perfekteco;

Konsiderante ke la laboroj de la Komitato, komisiita de la Delegacio, estis farataj kun la plej grandaj kaj la plej nediskuteblaj kompetenteco kaj senpartieco; ke oni vane argumentus, dirante ke tiu Komitato ne posedis la rajton krei novan lingvon, char en la realeco la Komitato ne kreis novan lingvon, sed ghi alprenis unu el la proponitaj sistemoj (nome la lingvo internacia de Ido), nur pro treege laudinda celo de pacemeco, ghi konigis tiun alprenon per tiaj terminoj, ke ili ebligus al la Esperantistaro konsenti pri tiu decido; ke pro tio, la Komitato de la Delegacio meritas la dankojn de la Esperantistoj;

Konsiderante ke la timo pri konfuzigho de la propaganda movado estas sufichege kompensata per la bonajhoj devenontaj de la grava plibonigo de la lingvo, per la cheso de la izolaj reformistaj provoj kaj de la internaj malunuighoj, per la malapero de la konkurantaj sistemoj kaj per la grandega kunhelpo de la Delegacio kaj de la sciencularo, kiun ghi reprezentas;

Konsiderante ke la fina decido de la Komitato de la Delegacio:
«La Komitato alprenas principe Esperanton, pro ghia rilata perfekteco kaj per la multaj kaj diversaj jam faritaj aplikoj de ghi, sub la kondicho de kelkaj shanghoj efektivigotaj de la Konstanta Komisio, lau la senco difinita en konkludoj de la raporto de la Sekretarioj de la Komitato kaj de la projekto «Ido», provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato»
ke tiu decido estis alprenata per chies vochdonoj, inter kiuj estis ankau tiu de la Prezidanto mem de la Esperantista Lingva Komitato, Sro BOIRAC;

Decidas tute akcepti la decidon de la Komitato de la Delegacio,
Eldiras la deziron, ke realighu interkonsento inter la Esperantistaro kaj la Delegacio,
En okazo de ne-interkonsento, rezervas al si la eblon tiam alpreni decidon konforman je la supraj konsiderajhoj,
Komisias siajn delegitojn che la Komitato de la Belga Ligo Esperantista konigi kaj defendi la jenajn konkludojn kaj donas al ili, por tiu kunveno de la Komitato, la necesan plenan povon.

Tiel proponita kaj aprobita che la kunsido de la 27a de Januaro 1908.

La Komitato de la «Esperantista Societo» de Verviers.

Rezolucio de la Societo «Esperanto» en Leopolo (Galicio, Austrio).

La anoj de Societo «Esperanto» en Leopolo, kunvenintaj la 5an de Februaro 1908,....

konsiderinte, ke la nuna tempo, pro l'agado de la Delegacio kaj la ankorau limigita disvastigho de Esperanto, montrighas kiel la plej ghusta ech sola momento, por oficiale enkonduki en nian lingvon la necesajn aldonojn kaj plibonigojn, kaj forigi la mankojn, kies ekzistado estis de longa tempo konstatita de Autoro kaj aliaj plej bonaj Esperantistoj;

konsiderante la grandan senpartiecon kaj kompetentecon de laboroj de l' Komitato, kies fina decido.... estis akceptita chiuvoche;

konsiderante ke la proponitaj reformoj, konservante chiujn bonajn ecojn de Esperanto, pligrandigos ilin per simpligo de la lingvo, donos al ghi pli internacian karakteron, kaj (per alpreno de kelkaj necesegaj sufiksoj) ebligos la starigon de teknikaj vortaroj, malfermante per tio al Esperanto novan vastan kampon de agado;

konsiderante, ke plimulto de tiuj reformoj estis siatempe jam proponita de nia Majstro kaj de la plej bonaj samideanoj (GRABOWSKI, E. DE WAHL, ZAKRZEWSKI, k. a.), ke ili pro sia internacieco eniris en chiujn novajn provojn de artaj lingvoj, kaj ke la autoro de la plej gravaj el tiuj konkurantaj sistemoj au jam akceptis la decidojn de Komitato, submetante sin per tio sub ghia autoritato, au almenau esprimis deziron de kompromiso;

konsiderinte, ke pri la laboroj de Komitato, oni pro privataj komercaj kauzoj dissemas partiajn kaj malveran sciigojn, kiuj povus prokrasti la dezirindan akcepton de decidoj de l' Komitato, ke la utilajhoj devenontaj el proponita faciligo de lingvo, el cheso de izolitaj privataj reform-projektoj, el malapero de konkurantaj sistemoj, estas pliigitaj per la grandega kunhelpo de la sciencistaro reprezentita en Delegacio;

konsiderinte, ke la oficiala enkonduko de ia ajn internacia lingvo en la programon de lingvoj instruotaj en publikaj lernejoj estas preskau neebla ghis la tempo, kiam neutrala jughantaro rekomendos al la registaroj unu el la konkurantaj sistemoj kiel tute perfektan, kion oni nune, pro la supre citita decido de Delegacia Komitato kaj pro la sinceraj kritikoj de samideanoj, ne kuraghus diri pri Esperanto;

decidis:

1. peti la Delegacian kaj la Lingvan Komitatojn, por ke ili insiste penu atingi interkonsenton en direkto de enkonduko nur de plej necesaj shanghoj kaj aldonoj;

2. apelacii al So Dro L. L. ZAMENHOF, por ke Li uzu sian moralan influon al baldaua realigho de kompromiso nepre necesega por la bono de nia afero;

3. daurigi nuntempe la propagandadon de Esperanto (lau Fundamento), sed

4. en okazo de ne-interkonsento inter la ambau Komitatoj, akcepti la decidojn de Delegacia Komitato, kiam ili estos detale konigitaj, esprimante per chi tiu rezolucio nian konfidon al senpartieco kaj kompetenteco de tiu Komitato.

J. ROINER,
prezidanto.

La Belga Sonorilo de 1a Marto publikigis la Raporton de la Antverpena Esperantista Grupo, kun responda letero de So COUTURAT. Ni rekomendas tiujn du dokumentojn al la atento de niaj legantoj.

(1) Ido, quan on akuzas komplikar la linguo, dicus plu simple: «progresiva» o «gradoza perfektijo».


Back to Ido main page

This page hosted by Yellow Internet.
James Chandler 5-Mar-99.