Nia Programo

The following is the very first article ever to appear in an Ido journal, Progreso March 1908. For reasons explained in the article, it was published in Esperanto. The authors were the joint secretaries of the Delegation for the Adoption of an International Auxiliary Language.


NIA PROGRAMO

Al chiuj amikoj de la Lingvo Internacia.

La Lingvo internacia tute ne pretendas anstataui frue au malfrue la naciajn lingvojn en ilia naturala kaj politika «domeno», sed nur helpi la internaciajn rilatojn en chiuj okazoj, en kiuj la naciaj lingvoj ne sufichas. Nu ili ighas pli kaj pli nesufichantaj, pro la rapida multigo de l'internacia rilatoj; kaj oni povas solvi la problemon, nek per alpreno de la lingvo de unu nacio (tio estas tute neebla pro la legitimaj rajtoj kaj pretendoj de chiuj ceteraj nacioj), nek per la revivigo de mortinta lingvo, ekz. de la latina: char tiu lingvo estas tro malfacila, ne respondas al la bezonoj de la moderna spirito, ghi estas nur privilegio de la instruitoj, kaj ghiaj adeptoj farighas chiam pli malmultaj. Tiuj, kiuj provis «adapti» la latinan al la modernaj uzoj, faris el ghi lingvon tute artifican. Tio sola pruvas, ke la vera kaj praktika solvo de la problemo povas nur esti lingvo artificala.

Aliflanke, la sciencoj bezonas chiam pli organon precizan por esprimi siajn konceptojn, trovas nur neperfektan kontentigon en la naciaj vulgaraj lingvoj, kaj kreas al si laugrade artifican lingvon, jam grandaparte internacian. Tiel la lingvo internacia estas postulato, ne sole de la praktika vivo, sed ankau de la sciencoj, kiel diris iam la fama filologo Prof. Hugo SCHUCHARDT (1).

La konstruo de Lingvo internacia estas do, «ne fantaziajho, sed problemo scienca kaj teknika (2)»; kaj, kiel chiuj problemoj de tiu speco, ghi povas esti solvata nur per gradozaj proksimigaj al la celo, kaj per la kunlaborado de multaj samtempaj au intersekvantaj pioniroj.

La unuaj revis pri filozofia lingvo, kiu estus pure logika instrumento kaj kvazau rezumo de la homa scienco; sed chiu el tiuj projektoj estis ligita al filozofia koncepto, kaj valoris nur tiom kiom tiu chi; ghi estis persona verko, kiu devis perei kun sia kreinto.

Poste, ingheniozaj inventistoj konstruis lingvojn vere artificajn, lau siaj propraj ideoj teoriaj, kreante arbitrajn vortojn kaj arbitrajn gramatikajn formojn: tiaj estis Volapük kaj ghiaj imitantoj. Sed ili ankau estis kreajhoj de la persona fantazio de sia autoro: kaj la imitantoj mem de Volapük montris klare, ke oni povas inventi tiom da Volapük-oj kiom oni volas, per simpla shangho de la arbitraj radikoj, afiksoj kaj fleksioj.

La demando pri Lingvo internacia farighis scienca nur kiam aperis la ideo, ke tui lingvo ne devas esti inventata au kreata, sed simple trovata au malkovrata: ke ghi ekzistas jam, «virtuale», en niaj europaj lingvoj, kaj ke oni devas nur ghin ekstrakti el ili, miksante al ghi miniman parton de persona arbitro (3).

Du grandaj faktoj ghustigas tiun koncepton: unue, la fakto, ke chiuj europaj lingvoj havas saman originon kaj multajn komunajn tratojn, chu en ilia gramatiko, chu en ilia vortaro; due, la fakto ke, pro la multigo de l'internaciaj rilatoj, tiuj lingvoj havas chiam pli da vortoj komunaj. La simileco de ilia konstruo permesas koncepti gramatikon internacian; la komuneco de multaj vortoj au radikoj permesas formi vortaron internacian. La verkado de la lingvo internacia ne estas plu afero de persona fantazio, sed afero de scienco, nome, de lingvoscienco.

Sur tiu firma kaj largha bazo, liverita de niaj europaj lingvoj, la konstruo de lingvo internacia ighas problemo tute preciza kaj difinita, kies solvo dependas de sciencaj kaj objektaj konsideraj. Pro la sama motivo, tiu solvo estas atingebla, ne plu per persona genio au invento, sed per pacienca kaj multpersona laboro, kaj per intersekvaj alproksimigoj al tute difinita celo. La antauaj provoj servis, parte por montri la bonan vojon, parte (kaj precipe) por montri la malbonajn; char ghenerale, en chiuj homaj entreprenoj, oni konas la bonan vojon nur kiam oni provis multajn malbonajn.

Hodiau (kaj nur de chirkau 20 jaroj) la ideo de Lingvo internacia estas tute klara kaj preciza; kaj chiuj lastaj «projektoj» estas nur alproksimigoj pli malpli felichaj al tiu idealo. Oni do ne devas diri, kiel la nekompetentoj, ke ekzistas multaj lingvoj internaciaj konkurantaj, inter kiuj la publiko ne scias, kiun ghi devas elekti. Ne: existas unu Lingvo internacia ideala, kies la nunaj projektoj estas realigoj pli malpli perfektaj. Ili ne estas vere konkurantaj, sed kun-kurantaj: ili pli kaj pli proksimighas al la idealo, kaj konsekve unu al la alia, tiamaniere ke jam nun oni povas konsideri ilin kiel dialektojn de unu sama lingvo.

Por realigi la veran Lingvon internacian, restis nur fari kvazau kunfandajhon el ili, ne per kruda miksado, sed per scienca elekto de la bonajhoj de chiu el ili, kaj per scienca kritiko de iliaj respektivaj difektoj. Tia estis la tasko de nia Komitato, kaj la celo de ghia zorga esplorado. Nun, char Esperanto shajnas al ghi «relative» la plej perfekta el tiuj solvoj, kaj cetere char ghi sin rekomendas al la atento kaj simpatio per siaj sukcesoj, ghi estis alprenata kiel bazo de tiu laboro. En tiu senco, kaj nur en tiu senco, ni estas Esperantistoj, nome, tial ke ni alprenis «principe» Esperanton, au pli ghuste, la principojn de Esperanto, kiel bazon por la estonta Lingvo internacia.

Char oni ne devas forgesi tion: la Lingvo internacia ne estas farita, ghi ech neniam estos farita (ne pli ol ia ajn el niaj «vivantaj» lingvoj), ghi farighas kaj devas konstante farighi, kompletighi, perfektighi per la kunlaborado de ghiaj anoj. Nia Komitato opiniis, ke la plej bona fundamento por tiu senfina disvolvado estas nun liverita de Esperanto, kaj ke ghiaj principoj povas kaj devas regi la estontan Lingvon internacian. Ghi intencas nur purigi kaj precizigi tiujn principojn, kiuj pli malpli konscie gvidis la autoron, kaj reguligi au kompletigi ilian aplikadon, profitante ankau la bonajhon de aliaj tre estimindaj sistemoj au projektoj.

Tiuj principoj solaj estas la vera «fundamento» de Esperanto, kaj ne kelkaj vortoj, frazoj au reguloj skribitaj unufoje por chiam, kiel netushebla modelo. Oni faris grandan eraron, kredante ke la lingvo estas definitiva, kaj gravan kulpon, volante fiksi ghin sub ghia primitiva formo. Chiu homa invento povas, ech devas esti plibonigata kaj perfektigata, kaj ofte estas granda diferenco inter ghia primitiva formo kaj ghia definitiva realigo. Oni honoras STEPHENSON la inventinton de la lokomotivo; tamen oni ne uzas plu lian lokomotivon (kvankam ghi bone funkciis, kaj sufichis en sia tempo), kaj se li estus dekretinta, ke oni neniam konstruos lokomotivojn de alia tipo au grandeco, oni estus ridinta pri li. Same estas en chiu fako de l'homa industrio. Chiu pretendas bari la vojon al pluaj progresoj. Nu, kiam oni volis starigi, kiel «netusheblan» modelon kaj regulon, libron kiu enhavas ekzemplojn au ghermojn de gravaj difektoj, oni necese baris la vojon, ne sole al chiu korekto au plibonigo, sed al la «libera evolucio», kiun oni chiuflanke deziras por la lingvo. Tial la plej utila ago, ne sole por la Lingvo internacia, sed por Esperanto mem, estis la forigo de tiu barilo.

Tion signifas la titolo mem elektita por nia revuo de nia estimata prezidanto, Sº OSTWALD (4). Lau liaj propraj vortoj, «ghi esprimas, ke nia nuna laboro kaj agado neniel celas revolucion, sed naturan kaj logikan disvolvon de la principoj, kiuj regis la kreadon de Esperanto, kaj kiuj koincidas kun la principoj de la evolucio de la lingvoj indo-europaj». La bazo scienca kaj objekta, kiun aludas tiuj chi vortoj, garantias la lingvon kontrau chiuj «arbitraj» shanghoj, kaj kontrau pluaj senfinaj reformoj, per kiuj oni penas terurigi Esperantistaron. Unue, ni faras au faros nenian «arbitran» shanghon, char kontraue, ni povas kaj intencas shanghi nur tion, kio estas «arbitra» en ghi. Due, la reformo ne povas esti senfina, char kiam oni estos atingita la maksimumon de internacieco (kiu estas la idealo de la lingvo), oni povos plu nenion deziri, kaj oni povos plu shanghi nenion. Se do oni faras tuj tiujn du agojn (forigo de arbitrajhoj kaj proksimigo al plej granda internacieco), neniu plua plibonigo estos utila, kaj ech ebla: tiam, kaj nur tiam, oni povos vere aserti, ke chiuj eblaj plibonigoj konsistos nur en aldonoj kaj richigoj. Sed por ke tiuj aldonoj kaj richigoj mem estu eblaj (ni pruvos tion), estas necese unue starigi la lingvon sur ghiaj veraj principoj, kaj purigi ghin de ghiaj difektoj. Neutila, ech malutila estas konstrui novajn etaghojn au aldoni pavilonojn al domo, kies la fundamentoj estas ne sufiche fortaj au sanaj.

Al tiu gradoza kaj reguloza konstruado de la estonta Lingvo internacia, «neniam perfekta, sed chiam perfektigebla», ni alvokas kaj invitas chiujn amikojn de la komuna ideo, kaj aparte chiujn Esperantistojn. Ni malfermas en tiu chi revuo liberan kaj amikan diskutadon pri chiuj demandoj, teoriaj au praktikaj, rilataj al la Lingvo internacia. Ni forigas nur absolute la personajn diskutojn kaj la polemikajn; kaj oni akceptos nenian artikolon, kiu havos tian karakteron. Por ke la diskutado estu tute libera, chiu autoro estos responsiva (5) pri siaj artikoloj, kaj la redaktistaro responsos nur pri la artikolo subskribitaj de si mem.

Por pruvi nian simpation rilate al la Esperantistoj, ni komencos uzante Esperanton primitivan (EP), kaj iom post iom ni enkondukos Esperanton simpligitan (ES), tiamaniere ke chiu leganto povos sen ia peno alkutimighi al la nova lingvo (kiu cetere estas facile legebla de chiu Esperantisto). Ni akceptos chiam artikolojn en EP; sed per kompenso ni enprenas jam en tiu chi numero pecojn en ES. Ni povos lau okazo enpresi pecojn au specimenojn, chu de aliaj lingvoj, chu de alia reforma projekto de Esperanto, por komparo kaj kritiko. Sed nia «oficiala» lingvo estas Esperanto sub ghiaj du formoj, EP kaj ES, kiuj estas reale nur du dialektoj de la sama lingvo.

Tiamaniere la du lingvoj povos pace kaj amike konkuri sub la okuloj de la publiko, kiu cetere estas, chiuokaze, ilia superega jughanto. Tiu metodo ne povas malplachi ech al la plej konservemaj Esperantistoj. Char ili mem diras, ke ni prezentas al ili nur «teoriajn projektojn», kaj ke ili ne povas akcepti lingvon ne elprovitan per la praktiko. Tute ghuste! Sed tiam ili ne povas mallaudi, ke ni elprovu kaj praktiku la «novan» lingvon, char ili mem invitas nin al tiu «praktiko». Ni estus povintaj organizi tiun provon kun la Lingva Komitato, se ghi estus konsentinta kun ni; nun kiam ghi rifuzas ech diskuti niajn proponojn, ni faros tiun provon publike, kaj ghi estos nur pli pruvanta kaj efika.

Cetere, multaj Esperantistoj diras, ke ili konsentas akcepti plibonigojn, sed nur «iom post iom» kaj post zorga provado. Nu, ili devos esti kontentaj, char ni faros tiun provadon por ili, kaj, se ili volas, kun ili, ili deziras, ke la reformo de Esperanto okazu gradoze, ne senteble, per malrapida transiro. Sed ili estas tute liberaj efektivigi la reformon tiamaniere, se ili volas... kaj povas. Kelkaj ech anoncas jam sian intencon, alpreni de nun kelkajn el la plibonigoj, kiujn ni proponas al ili. Sed per tio mem ili realigos tiun nesenteblan transiron de la malnova Esperanto al la nova. Ili do ne povas plendi, ke ni alportas al ili sistemon bone studitan kaj tute pretan, kiu difinas klare al chiuj okuloj la celon, al kiu chiu proksimighos pli malpli rapide, lau sia propra gusto. Ili parolas chiam pri «natura evolucio», kaj shatas nur la rezultatojn tiel akiritajn. Nu, ili mem faros la «naturan evolucion», kaj la lasta decido apartenos al tiu «uzado», al tiu «Vivo», pri kiuj ili tiel respekte paroladas.

Kompreneble, se ni ne akceptas la malnovan Fundamenton, ni neniel intencas starigi alian, novan Fundamenton, t. e. netusheblan libron au modelon. Certe, la principoj kaj chefaj reguloj de «nia» lingvo estas firmaj kaj zorge pripensitaj, char ili estas fonditaj, unue sur la principoj mem de Esperanto, due sur la dudek-jara sperto, kiun oni faris pri tiu lingvo. Tamen, ES estos submetata, same kiel EP, al la kritiko en nia revuo; kaj ni ne rifuzos shanghi en ghi tiun chi au tiun detalon, se la diskuto au la sperto pruvas decidige, ke ghi estas maloportuna.

Cetere, ni ne bezonas diri, ke nia Komitato neniam intencis altrudi ion al iu. Elektita de la Delegitaro por montri al la Societoj alighintaj la plej bonan lingvon internacian alprenindan, ghi plenumis sian taskon en plena senpartieco kaj nedependeco. Ghi liveras nun la rezultaton de siaj laboroj al la Delegitaro kaj al la publiko, ne kiel dekreton, sed kiel konsilon. Certe ghiaj decidoj havas nur moralan autoritaton, ech por tiuj, kiuj akceptis antaue ghian arbitracion, kaj partoprenis al ghia elekto. Sed tio sufichas, des pli ke en lingvaj demandoj ekzistas nenia alia autoritato. Ke tia estis chiam kaj ankorau estas la pensmaniero de nia Komitato, pruvas la sekvanta Deklaro de Sº JESPERSEN, kiu estis enprenita en la Protokoloj de la kunsidoj en Paris, kaj kiun ni publikigas tie chi lau deziro de la konstanta Komisio, por montri al chiuj, en kia spirito la Komitato faris sian laboron kaj decidon, kaj por difini laute la spiriton mem de nia revuo.

En nomo de la Konstanta Komisio:
La Sekretarioj,
L. COUTURAT. L. LEAU.

(1) «Unu mondlingvo estas tute en la direkto de niaj praktikaj bezonoj; ghi aperas kiel la kompletigo, kiel la krono de niaj internaciaj institucioj. Sed mondlingvo estas ankau - anstatau meriti la shercon de la instruitoj - scienca dezirindajho» Auf Anlass des Volapüks (1888).
(2) Prof. W. OSTWALD, Vorlesungen über Naturphilosophie (1901).
(3) Opinio esprimita precipe de Julius LOTT kaj Sº LIPTAY (1890).
(4) Kun la afabla konsento de Sº ROSENBERGER, eldonanto de la jurnalo Progres, kiu bonvole deklaris al ni (18. XII. 07), ke la sameco de titolo montras la samecon de celo.
(5) D. verantwortlich; E. responsible; F. responsable; I. responsabile; S. responsable.


Back to the Ido Homepage

This page hosted by Yellow Internet.
James Chandler 16-Apr-98.