Kontrauargumentoj kaj Respondoj

La konservemaj Esperantistoj faris multajn kontrauargumentojn al la reformoj de la Delegacio:

K. Esperanto estas nun vivanta lingvo, kaj devas esti traktata kiel tia, dum la ceteraj , ech de la Delegacio, estas simplaj projektoj. - R. Same, antau dudek jaroj, Volapük estis vivanta lingvo, kaj Esperanto estis projekto.

K. Esp pruvis sin uzebla; kial reformi ghin? - R. Volapük ankau. Sed estas egale vere pri la du, ke multaj personoj estis malvarmigata pri ili de la nefortunaj trajtoj de ilia strukturo, kiuj estas tiel evidentaj kiel la tago; nu, la celo estas altiri chiujn.

K. Ech se la proponitaj shanghoj estus plibonigoj, estas pli avantaghe havi malpli bonan lingvon reale konatan de multoj, ol perfektan kiu estas uzata de neniu. - R. Chi tio povus havi kelkan gravecon, se Esp. estus jam gajninta tiom da difuzo, ke ghi povus esti uzata kun chiuj fremdoj kun kiuj oni povus rilati; sed tio estas kompreneble fora de la fakto.

K. De kiam l'Esperantistoj chesis paroli pri reformoj, ilia lingvo faris konstantan progreson. - R. Chi tie oni intermiksas kauzon kaj tempon. La progreso estus estinta multe pli granda, se oni estus forjhetinta de sia vojo la plej malbonajn shoko-shtonojn.

K. La reformantoj povos neniam konsenti pri tio, kio estas shanghenda. - R. Kontraue, chiuj kritikoj de Esperanto faritaj ghis chi tiu tempo estis direktataj kontrau la samaj punktoj, kaj pri la rimedo rebonigi tiuj difektoj ekzistis ankau esencaj unueco.

K. Se unu fojon oni komencas fliki Esp., ghi falos en pecoj, kiel Volapük. - R. Nenio tia povos iam okazi, char multo en ghia strukturo estas tiom racia, ke ghi subtenos la reformon. La tasko estas etendi sisteme la fundamentajn principojn, kiuj regis ghenerale, kaj apliki ilin al tiuj punktoj, en kiuj Zamenhof sekvis arbitra vojo, anstatau fiksaj principoj.

K. Estas plej bone nun, en la propaganda periodo inspiri fidon al la publiko per firmo kaj unueco. Kiam la temo estos tiel atinginta la punkto, en kiu la registaroj prenos ghin sur si, ili povos establi internacian komisionon, por rimedi la difektojn. - R. L'unueco, ech nun, estas nur shajno sen realo. Vi agus multe pli saghe, igante la lingvon jam nun tiel perfektan kiel posible; tiam la shanci por ghia alpreno, unue de la publiko, kaj poste da la registaroj, estos multe pli grandaj, ol se vi laboras por nur unu formo de lingvo, dum ekzistas alia evidente pli bona.

Otto Jespersen.


Back to main Ido page

This page hosted by Yellow Internet.
James Chandler 28-Jan-99.