Letters from the Delegation

[From Progreso, 1908; dates start in 1907 (24th October).]

24a Oktobro. - La Komitato deklaris, ke la teoriaj diskutoj estas fermitaj, kaj elektis la konstantan Komision, kies unua tasko estos studi kaj fiksi la detalojn de la lingvo alprenota. Tiu Komisio enhavas Sojn OSTWALD, BAUDOUIN DE COURTENAY, JESPERSEN, COUTURAT kaj LEAU. - La Komitato decidis ke neniu el la lingvoj ekzamenitaj povas esti alprenata "bloke" kaj sen modifoj. Ghi decidis alpreni principe Esperanton, pro ghia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ghi, sub kondicho de iaj modifoj efektivigotaj de la konstanta Komisio en la direkto difinita per la konkludoj de l'Raporto de la Sekretarioj kaj per la projekto de Ido, penante interkonsenti kun la esperantista Lingva Komitato. Fine, ghi decidis aligi Son DE BEAUFRONT al la konstanta Komisio, pro lia speciala kompetenteco".

Chiuj tiuj decidoj estis unuvoche alprenitaj, escepte tiu kiu rilatas al la digramoj.

La prezidanto kaj sekretarioj tuj konigis oficiale tiujn decidojn al Dro ZAMENHOF kaj al la prezidanto de la Lingva Komitato, kaj, la 2-an de novembro, ili sendis al tiu chi 25 ekzemplerojn de la dokumentoj rilataj al la projekto de Ido, nomita en la lasta decido, iom poste, char la Lingva Komitato esprimis (ne oficiale) la deziron koni la konkludojn de nia Raporto, ni presigis ilin kaj sendis 100 ekzemplerojn de ili al la Lingva Komitato. Pri la intertraktado mem, kiun nia Komitato proponis al la Lingva Komitato, ni lasos paroli nian estimatan Prezidanton, Son Prof. OSTWALD, publikigante chi sube la du oficialajn leterojn, kiun li sendis al la prezidanto de la Lingva Komitato.

Unua Letero.

Al la Prezidanto de la Lingva Komitato.

14a decembro 1907. Altestimata Sinjoro Prezidanto,

Kiel vi memoros, la 5a Decembro estis nomita al vi, lau la aksado de Sinjoro via anstatauanto, kiel limtempo, je kiu la konstanta Komisio esperis ricevi la opinion de la L. K. pri la reformoj alprenindaj en Esperanto. Tamen nek mi nek la Sekretario de la Komisio ricevis informon pri tio, nek ech ian sciigon pri la plua tempo eble konsiderata kiel necesa.

En tiuj cirkonstancoj mi permesas al mi deklari, ke la konstanta Komisio konsideras sin de nun kiel liberan, daurigi siajn laborojn kaj konduki ilin al konkludo. Ghi estos ankorau, ghis la definitiva publikigo de siaj decidoj, chiam preta, ricevi komunikojn de la L. K. rilate al la komuna laboro, kaj ilin konsideri plej kiel eble. Sed la konsidero de la komisio ricevita de la Delegitaro kaj de ghia komitato unuflanke, kaj la konsidero de la kreskanta malkvietigo de la Esperantistoj - al kiuj ankau la Komisio alkalkulas sin de la fundamenta decido - aliflanke, faras al la Komisio devon, meti finon al la nuna stato de incerteco plej frue, kiel permesas la necesa zorgemeco en la traktado de la grava problemo. Tiel la konstanta Komisio rezervas al si, speciale, sin turni de nun al la publiko en chiu formo, kiu shajnos al ghi utila.

Kun plej granda estimo.

Dro WILHELM OSTWALD,
Prezidanto de la konstanta Komisio de la Delegitaro.

Dua Letero.

Al la Prezidanto de la Lingva Komitato.

4a januaro 1908. Tre estimata Sinjoro,

Al via sen-data letero, kiu alvenis al mi la 26an Decembro 1907, mi havas honoron respondi la sekvanton.

Mi havas korespondon privatan kun kelkaj Sinjoroj, kiuj apartenas al la Lingva Komitato. Nenio en ghi rajtigis min supozi, ke ghi estis farata en nomo au lau komisio de la L.K.

En via letero (26a Dec. 1907) trovighas ankorau nenia sciigo pri la tempo, en kiu la Lingva Komitato volas eniri en faktan intertraktadon kun la konstanta Komisio.

Aliflanke, char la sciigo, kiujn mi havis honoron sendi al vi la 14an decembro 1907, shanghis en la rilato inter tiuj du korporacioj nur tiun chi solan punkton, ke la konstanta Komisio ne konsideras plu sin kiel devigata al la silento rilate al la publiko, mi trovas ankau post ricevo de via lasta letero nenion shanghindan en mia sciigo de la 14a Decembro. Por eviti chiujn malkomprenighojn, mi repetas, ke ni estas volonte pretaj, akcepti chiam, ankorau estonte, komunikajhojn de la Lingva Komitato, kaj doni al ili la plej zorgeman kaj atentan konsideron.

Via tute sindonema

W. OSTWALD.

Ni aldonas nenian komentarion al tiuj du leteroj, kiuj difinas klare, per oficiala kaj plej autoritata maniero la sintenadon de nia Komitato rilate al la Lingva Komitato.

Aliflanke, chiuj Esperantistoj konas la cirkuleron 11an de So BOIRAC al la Lingva Komitato (presita ekz. en L'Esperantiste de Januaro 1908) kaj la cirkuleron de Dro ZAMENHOF: Al chiuj Esperantistoj (presita ekz. en la jhurnalo Esperanto de 15a Februaro). Ni do faros simple pri tiuj du dokumentoj kelkajn rimarkojn pure faktajn.

El la unua, oni ekscias, ke nur 61 membroj de la Lingva Komitato (chirkau la 2/3) respondis al la demando tiel grava de la prezidanto pri la decido de nia Komitato. "8 el la 61 respondintoj ne sentis sin sufiche informitaj kaj ne esprimis klare sian opinion." 8 opiniis "tre klare kaj tre energie", ke oni devas akcepti kun danko la proponon de nia Komitato. 11 deziris, ke oni faru en la lingvo kelkajn shangojn kaj ke oni interkonsentu pri tio kun nia Komitato. Fine 34 opiniis, ke oni ne traktu kun nia Komitato, kvankam kelkaj el ili "ne malaprobas principe chiun ideon de shanghoj en Esperanto". Se oni supozas ke tiuj "kelkaj" estis nur 4, oni povas konkludi ke la plimulto de la respondintaj akceptas almenau kelkajn shanghojn en la lingvo. Tia estas la "granda plimulto" kiu, lau iuj, repelas energie chian ideon de reformo.

Chuisupoze, oni trovas, ke almenau 27 membroj de la L.K. (el 64) ne estas kontrauaj al chiu shangho; char, se la 8, kiuj ne havas opinion, tio ne estas "granda plimulto" sufichanta por absolute repeli, chu chiun proponon de reformoj, chu intertraktadon kaj diskuton pri tiu temo kun nia Komitato.

Cetere, tia estis la tre sagha konkludo de la Prezidanto, char li konkludas jene:
"Tia estis resume la rezultato de la unua konsulto de la Lingva Komitato .... Sed tiu konsulto ne estis sufiche preciza kaj la demando estas tro grava, por ke mi povu konsili tujan kaj definitivan decidon."

Kaj li proponis al Dro ZAMENHOF: "1e Daurigi korespondadon" kun nia konstanta Komisio; 2e Preparigi "raporton pri chiuj proponoj de lingvaj shanghoj ghis nun al ni liveritaj de la Delegacia Komitato."

Rimarku ni, ke So BOIRAC mem konfesas, ke la konsulto de la L.K. ne estis sufiche preciza (kredeble, pro ke la demandoj mem estis sufiche precizaj; kaj tio sola povas klarigi la fakton iom strangan, ke 8 el la membroj deklaris sin ne sufiche informitaj kaj sekve havis nenian opinion) (1).

Plue (kaj kredeble pro tio) So BOIRAC konsideris tiun konsulton kiel la unuan, kaj esprimis klare sian intencon daurigi la konsultadon kaj (iom malfrue, eble) studigi la reformojn proponitajn de nia Komitato.

Tion li skribis la 7an Januaro; nu, la 18an, t.e. 11 tagoj poste, li sendis al nia Prezidanto leteron por rompi la intertraktadon, kaj la saman tagon Dro ZAMENHOF skribis sian cirkuleron "al chiuj Esperantistoj". Kio okazis en la intervalo, por klarigi tiel subitan kaj gravan shanghon? Niaj legantoj konas la leteron, kiun So OSTWALD sendis en tiu tempo al So BOIRAC, kaj povas jughi mem, chu ghi pravigas la "rompajn" leterojn de Soj ZAMENHOF kaj BOIRAC.

Se oni atente legas tiujn du longajn dokumentajn, oni trovas en ili nur unu motivon de la rompo: Dro ZAMENHOF mem formulis ghin en tiu chi frazo: "La postulantoj respondis, ke por ili ne estas autoritata nia Lingva Komitato, nek nia Kongreso." Nu, la Delegitaro estas institucio tute nedependanta de Esperanto kaj de l'Esperantistaro, char ghi enhavas anojn, kiuj tute ne estas Esperantistoj, kaj ghia programo celas nur la ideon gheneralan de Lingvo internacia kaj la elekton senpartian de tia lingvo. Ghi do nek devis nek povis rajte konfesi la autoritaton, chu de la Lingva Komitato, chu de la Esperantista Kongreso, sur si mem (2). Ghi simple proponis al la L. K. intertraktadon kaj interkonsenton, pro la identeco de la celo kaj la simileco de la solvoj ambauflanke akceptitaj, kiel inter du memstaraj organizacioj, kies komuna profito estas konsenti kaj sin kunligi. Tion nek Dro ZAMENHOF nek la L. K. volis kompreni kaj akcepti.

Char la sama pretendo trovighas en la letero de So BOIRAC, sub formo de dilemo iom komplikita, kiun ni resumas jene: Au la Delegitaro, kun sia Komitato, estis instituco nedependanta de Esperanto, kaj tiam ghi havas nenian devon al la Esperantistaro, sed ankau la Esperantistaro havas nenian devon al ghi, kaj ne devas ricevi ordonojn de ghi (lautekste!); au la Delegitaro ne ekzistas plu kaj la Komitato ighis pure kaj simple esperantista, sed tiam ghi devas sin submeti sen kondichoj al la Lingva Komitato.

Tiu dilemo estis prezentata sub formo de demando al So OSTWALD. Oni devis almenau atendi lian respondon pri demando, kiun sola nia Komitato havis rajton solvi (kompreneble, la unua alternativo estas la sola ghusta). Sed oni preferis tuj solvi ghin per propra autoritato, alprenante la duan alternativon kiel solan eblan, kaj decidante ke nia Komitato, ighinte Esperantista, devas simple obei al la Lingva Komitato (vidu la cirkuleron de Dro ZAMENHOF, antaulasta paragrafo). Unuvorte, oni asertas, ke nia Komitato volis "doni ordonojn" al la Lingva Komitato, sed efektive oni pretendas, ke ghi ricevu ordonojn de tiu chi.

Tio montras la malghustecon de la supredirita dilemo: ghi enhavas grandegan mankon. Kiam du potencoj intertraktas por atingi interkonsenton au fari kontrakton, neniu au ambau donas au ricevas ordonojn de l'alia; neniu estas devigata akcepti la proponojn de l'alia, tuj kiam ghi akceptas intertrakti kun ghi. Sed reale la L. K. ne volis ech intertrakti kun nia Komitato, kaj simple rifuzis konfesi ghian sendependecon. Oni diras nun, ke la rompo okazis pro la "troaj pretendoj" de nia Komitato. nu, kiam du potencoj intertraktis, la plej malgranda pretendo de chiu estas, ke la alia konfesu ghian sendependecon, ghian ekziston. Tia estis nia "troa" pretendo, kaj tion oni rifuzis al ni. Oni vidas nun, je kiu flanko estas la responsiveco (3) de la rompo.

Ni ne respondas al la ceteraj plendoj au riprochoj de Dro ZAMENHOF kaj de So BOIRAC. Ni rimarkigos nur la esprimojn, per kiuj Dro ZAMENHOF indikas la sciencistojn bone konatajn, kiuj komponas nian Komitaton: "la postulantoj", ech "la ribelantoj". Ne sole ili tute ne konvenas al la personoj kaj la cirkonstancoj, sed ili pruvas, ke bedaurinde Dro ZAMENHOF tre malbone komprenis la situacion, niajn intencojn kaj celon, kaj fine nian nediskuteblan rajton.

Fine, ni rimarkigos ke la korespondo inter So Prof. OSTWALD kaj Dro ZAMENHOF estis privata, des pli ke Dro ZAMENHOF "tuj en la komenco rifuzis unu fojon por chiam chiuj personajn rajtojn" pri Esperanto (4), kaj nur la korespondo inter Prof. OSTWALD kaj Rektoro BOIRAC estis oficiala. Do, ech se la leteroj de So OSTWALD al Dro ZAMENHOF (kiujn ni ne konas) ne tute plachis al tiu chi, tio estis nenia tauga motivo por "tuja kaj definitiva" rompo (5).

Tuj kiam ni eksciis, ke Dro ZAMENHOF havis tian intencon, ni sendis al li kaj al chiuj membroj de la Lingva Komitato la sekvantan leteron (personan, ne oficialan) por klarigi la situacion kaj se eble (6) pacigi la spiritojn:

Al la membroj de la Lingva Komitato.

Paris, la 26an de Januaro 1908.
Estimata Sinjoro,

La dokumentoj, kiujn ni jam sendis al vi (7), klarigis al vi la decidojn de la Komitato de la Delegitaro kaj la konduton de la estroj de Esperantistaro rilate al nia Komitato. La situacio, kiun tiu agmaniero naskis, estas plena je dangheroj por Esperanto. Dependas de vi, dank'al via influo en Esperantistaro, eviti ilin per saghaj kaj pacemaj konsiloj. Ni adresas do al vi, kiel al amiko de l'ideo de Lingvo internacia, por kiu ni ankau batalis de sep jaroj kaj konstante batalas, insistan peton, ke vi konsideru trankvile kaj tute senpartie la nunan situacion.

Oni imagas volonte, ke la demando ekzistas nur inter la Lingva Komitato (kun Dro ZAMENHOF) kaj la Komitato de la Delegitaro; kaj oni kredas, ke oni "savos" la netusheblan Esperanton, simple rifuzante diskuti kun nia Komitato kaj studi ghian proponon, ech neigante ghian rajton kaj la komision, kiun ghi ricevis, ne de la Esperantistoj, sed de internacia kaj neutrala Delegitaro, tute sendependa je Esperanto.

Tio estas grava kaj danghera eraro. La demando ne ekzistas inter la "fidelaj" Esperantistoj kaj la "malamikoj de Esperanto", sed inter du partioj da Esperantistoj egale "fidelaj". Pli ghenerale kaj ghuste, ghi ekzistas inter du konceptoj de la "lingvo internacia", kaj de ghia necesa disvolvigho. La unua, mallargha kaj timema, ligas la lingvon, ne al ghiaj veraj fundamentoj, sed al "sankta libro" skribita de unu homo en unu tempo, kiu devas resti por chiam neshanghebla modelo, kaj al blinda "uzado", kiu (kiel en niaj "naturaj" lingvoj) povas nur enkonduki en la lingvon malregulajhojn, idiotismojn kaj evidente malkorektan formojn (kaj la sperto jam montris tiun fatalan efekton). La dua, pli scienca kaj liberala, postulas, kiel vera "fundamento" de la lingvo, aron da principoj generalaj, klare kaj zorge difinitaj, lau la rezultatoj de jam sufiche longa sperto kaj lau la konsiloj de plej kleraj lingvistoj. Tiuj du tendencoj chiam ekzistis en Esperantistaro (kiel en chiu homa entrepreno): sed la unua ghis nun ekskluzive regis, chu per la Deklaro de Boulogne, chu per la malprava interpreto, kiun oni donis al ghi; kaj, per fatala reakcio, la du pli kaj pli fortighis dum la lastaj jaroj, kaj oni ne povas plu ghin repremi.

Nia Komitato komprenis, ke, se oni volas vere "konservi" Esperanton kaj almiliti al ghi la tutan mondon, oni devas garantii al ghi la simplecon, la logikecon, la konstantan kaj regulan progreson, kiujn la sciencistoj precipe bezonas kaj deziras. Nu, nek la Lingva Komitato, nek la Komitato de la Delegitaro, nek ia autoritato havas la povon nuligi tiun bezonon kaj deziron, kaj altrudi la "netusheblan" Esperanton al la mondo scienca kaj progresema. Ech se hodiau oni tentus tion, morgau aperus amase projektoj reformaj au konkurantaj, kiujn la atendo de la decidoj de nia Komitato sola prokrastigis. Tion pruvas chiuj dokumentoj, kiujn ni komunikis konfidencie al la membroj de nia Komitato.

La sola rimedo por eviti la skismon kaj anarkion, kiuj minacas Esperanton (ech se la Delegitaro kaj ghia Komitato malaperus de nun), estas starigi plej baldau aron da reformoj necesaj kaj pripensitaj, kiuj kontentigos la progresemulojn, trankviligos la konservemulojn, kaj igos neebla chiun novan pravan kritikon au reformon. Kaj tiuj reformoj ne devas esti akceptataj provizore kaj duagrade, kiel "ofero al la dio de malpaco", au kiel malbonvola almozo (8), sed kiel veraj kaj esencaj plibonigoj au perfektigoj de la lingvo, necesaj por ghia plua senfina disvolvigho, kies ni vidas nur la komencon.

La plej sendanghera vojo por efektivigi tian reformon estas interkonsento sincera kaj amika inter la estroj de Esperantistaro kaj la Komitato de la Delegitaro, kiu alportas al Esperanto autoritaton tre shatindan je l'okuloj de la mondo senpartia. Se, pro malsagha fiereco au autoritatemeco, la Esperantistestroj rifuzus, la Komitato, agante en nomo kaj lau komisio de la Delegitaro, devus sola decidi, kaj la partigo estus neevitebla inter la Esperantistoj mem. Certe, la rezultato de tia batalo ne estas dubebla: ni havas tro da konfido en la eterna valoro kaj vivemeco de l'ideo por ne esti konvinkitaj ke, ech post mallongaj eklipsoj, ghi fine venkos sub la plej bona kaj tauga formo. Kiel diris So GASTON MOCH, "la verajo posedas internan potencon, kiu, en scienca temo, kia estas tiu chi, garantias al ghi nepre la venkon". Sed tia batalo estus tre malutila al Esperanto kaj al la ideo mem de Lingvo internacia, kiu havas ankorau tiom da malamikoj kaj skeptikoj. Ni devas do, por la plej baldaua sukceso de la komuna ideo (al kiu la Esperantistoj, kaj aparte Dro ZAMENHOF mem, ofte deklaris, ke ili estas pretaj oferi ilian profiton au preferon), kunigi niajn fortojn; forigante chiujn malnoblan diskutachojn, ni kunlaboru en interkonsento al la plej bona internacia lingvo, kiu povos varbi chiujn popolojn kaj kontentigi chiujn estantajn au estontajn bezonojn.

Tia estas la voko, kiun ni volas adresi al vi, estimata Sinjoro, en nia persona nomo, kiel iniciatintoj de la Delegitaro. Ghi estis fondita, ni povas certigi tion al vi, por kunigi, ne por disigi, la amikojn de nia komuna ideo; kaj ankorau nun, ghi sola povas efektivigi ilian definitivan unuigon, per la senpartieco kaj autoritato de ghia Komitato.

L. COUTURAT, L. LEAU,
Kasisto de la Delegitaro. Sekretario de la Delegitaro.

Fine, ni permesos al ni citi kelkajn liniojn el la privata letero kiun So COUTURAT sendis al Dro ZAMENHOF, la 3an Februaro 1908: "... Vi diras, ke nia Komitato havas ne sufichan autoritaton, ke ghi ne estas komisiita de la registaroj kaj estas pure privata. Se ghi estas privata, la Lingva Komitato ankau estas privata kaj ne oficiala en la sama senco. Kaj kia ajn estas la autoritato morala kaj scienca de nia Komitato, ghi estas nekompareble pli granda, en la okuloj de la mondo senpartia, ol tiu de la L. K., kiu cetere taugas nur por la Esperantistoj (kaj ech ne por chiuj!). Atendi ke la registaroj sin okupu pri la demando, estas prokrasti la solvon ghis la "grekaj kalendoj", kaj voli, ke nenia plibonigo efektivighu: char estus ja tro malfrue! Chiu sagha homo diras, kiel So GRABOWSKI, ke oni devas perfektigi la L. I. antau ol ghi estos oficiale alprenata (9) ... Tiu havas malbonan opinion kaj malmultan fidon pri L. I. ghenerale, kiu kredas, ke ech la ruino de Esperanto estus la ruino de l'ideo de L. I., kvazau ghi ne estus bezono konstanta kaj chiam kreskanta, kiu postulas nepre kontentigon ian ajn. Kaj tiu havas malbonan opinion pri Esperanto mem, kiu kredas, ke oni ne povas ghin plibonigi sen ghin tute ruinigi (kvazau ghi estus alia Volapük, t. e. kreajho de individua fantazio!)".

Okaze de Volapük, ni volas rimarkigi tion chi: Chiuj rezonachoj, per kiuj oni penas nun pruvi, ke nia Komitato devis akcepti Esperanton tian, kia ghi estas, estus taugintaj, antau dudek jaroj, por pruvi ke ghi (au simila Komitato, Akademio au kongreso) devis nepre akcepti Volapük kaj tute ne atenti Esperanton: char tiam Volapük estis vivanta lingvo, havis literaturon, multajn grupojn, jhurnalojn, k. t. p.; dum Esperanto estis nur projekto pseudonima, sen adeptoj, sen literaturo, sen tradicio, k. t. p. Se do estas nun krimo, ne kontentighi per Esperanto primitiva, Dro ZAMENHOF faris similan krimon, ne kontentighante per la tiam vivanta kaj floranta lingvo! Sed ni lasu tiujn kompatindajn diskutachojn. Ni restos fidelaj, ni ankau, al la nobla ideo, kiu inspiris Dron ZAMENHOF mem antau dudek jaroj, kaj al la komisio ricevita de multaj societoj au personoj, kiuj au ne estas Esperantistoj, au metas, tute prave, la ideon de L. I. super Esperanto au alia realigo; kaj ni ankau, en spirito tute amika kaj simpatia por niaj samideanoj, ech por tiuj, kiuj eraras au estas trompataj, ni iros trankvile nian vojon.

P. S. - La 7an de Januaro, So OSTWALD estis tiel laca, ke li devis preni tri semanojn da ripozo. La 29an de Januaro, li ne povis ankorau rekomenci la laboradon; li petis Son JESPERSEN anstataui lin kiel prezidanto, kaj invitis la sekretariojn realigi la projekton de revuo, kiun li jam proponis la 23an de Novembro. Ni multe bedauras lian staton, ni esperas kaj deziras, ke li baldau reakiros la sanecon. Char li tuj entreprenas vojaghon iom longan, oni estas petata, sendi chiujn komunikajhojn al la Sekretarioj de la Komitato, 7, rue Pierre-Nicole, Paris (5e).

----------

(1) Efektive, ni kredas scii, ke oni proponis al la L.K. nenian difinitan demandaron, ke ghi sekve ne faris formalan vochdonon; plue, ke oni ne parolis al ghi pri Ido, apenau pri la reformoj proponitaj; chiuokaze, la membroj ricevis la Konkludojn de nia Raporto nur post la konsultado supredirita. Oni povas do diri, ke ili esprimas simplajn antaujughojn, ne sciante ekzakte, pri kio oni demandas ilin.

(2) Oni scias, ke ech bonaj "fidelaj" Esperantistoj ne akceptas la autoritaton, chu de la Lingva Komitato, chu de la kongreso, kiel regulan, superegan kaj leghdonan. Oni do ne povas postuli de ni tion, kion ne ech chiuj Esperantistoj akceptas.

(3) La radiko RESPOND tute ne konvenas por la ideo: ni alprenas la radiko RESPONS, kaj konstruas la familion jene: RESPONSAR = D. verantworten, E. answer for, F. être responsable de. RESPONSIVA = D. verantwortlich, E. responsible, F. responsable. RESPONSIVESO = D. Verantwortlichkeit, E. responsibility, F. responsabilité.

(4) "Deklaro" de Boulogne (1905).

(5) Cetere, estas tre grava kaj bedaurinda kulpo, ke oni penis miksi kaj preskau substitui al la oficiala intertraktado privatan korespondadon inter apartaj membroj de la du Komitatoj. Tion pruvas la dua letero de So OSTWALD, la cirkulero de Dro ZAMENHOF ("Ni multe korespondis kun ili...") kaj la letero de So BOIRAC, kiu proponas "daurigi korespondadon" (personan kaj ne oficialan) "kun la Prezidanto kaj la chefaj membroj de la konstanta Komisio de la Delegacio". Tio ja ne estas korekta kaj regula modo de intertraktado, kaj povis nur naski malkomprenighojn tre dangherajn; kaj tio estas des pli stranga, ke So BOIRAC mem konsilis al la membroj de la Lingva Komitato tute ne korespondi rekte kaj private kun la sekretarioj de nia Komitato (cirkulero 8a, 12a nov. 1907).

(6) Tie chi "eble" signifas D. möglich, E. F. possible, kaj ne D. vielleicht, E. perhaps, F. peut-être.

(7) T. e.: la Raporton pri la laboroj de la Komitato, la Konkludojn de la Raporto prezentita al la Komitato, kaj la cirkuleron de 15a Decembro al la Delegitaro (chio en franca lingvo).

(8) Aludo al projektoj de cirkuleroj de Dro ZAMENHOF, ne publikigitaj.

(9) Jen la teksto mem de So GRABOWSKI (Esperantisto, Julio 1893; citata en Les Nouvelles Langues Internationales, p. 28): "Ne alor' ni perfektigos nian lingvon, kande lo estos akceptita de la mondo, sed - la mondo akceptos ghin lon alor', kande nia lingvo estos perfekta".


Back to main Ido page

This page hosted by Yellow Internet.
James Chandler 1-Oct-98.